Hejmanaso

Hejmanasoj aŭ bredanasoj estas anasoj kiuj estas bredataj por viando, ovoj kaj lanugo. Multaj anasoj ankaŭ estas konservitaj por spektaklo, kiel dorlotbestoj aŭ por ilia ornama valoro. Preskaŭ ĉiuj el la variaĵoj de hejmanasoj estas idoj de la platbeka anaso (Anas platyrhynchos), krom la moska anaso (Cairina moschata).