Transepto

Transepto aŭ transversa navo estas tiu parto de kristana krucoforma preĝejo, kiu ortangule kruciĝas kun la ĉefa navo kaj formas la brakojn de la kruco. La spaco kie sin renkontas ĉefa kaj transversa navoj nomiĝas navokruciĝo. Laŭ Francisko Azorín transepto estas Navo, kiu krucigas la ĉefan ĉe la krucforme planigitaj temploj. Li indikas etimologion el la latina transeptum, el trans + septum (transa septo).