Islama kalendaro

Islama kalendaro
Luna kalendaro
12-monata kalendaro
Komenco 622
Fino nuntempe
vdr

La Islama kalendaro estas pure luna kalendaro kun 12 lunaj monatoj. Sekve la jaroj enhavas malpli ol 365,2425 tagojn kaj ĉiu jaro komenciĝas iom pli frue (proksimume 11 tagoj) konsiderante sunan ciklon. La sama monato okazas en la sama sezono post 33 jaroj.

La komenca punkto de la erao de la islama kalendaro estas la Heĝiro, kiam Mohameto kaj la islamanoj devis forfuĝi de Mekao al Medino en la somero de 622 p.K.

En 638 p.K, Umar ibn al-Ĥattab (592-644) Raa enkondukis la kalendaron kiel rimedon por unuigi la variajn kalendarojn tiam en uzo ĉe la islamaj popoloj. La jaroj estas kalkulitaj de la tago, kiam Mohameto forlasis la urbon Mekao, je la 16-a de julio 622 p.K. La kalendaro estas ankaŭ nomita Heĝira Kalendaro ĉar la formigrado estas nomita Heĝiro. La unua tago de la unua monato (1 MuHarram) de la unua jaro (1 AH) estas tiu tago. Datoj en ĉi kalendaro estas kutime mallongigitaj per AH el la latinigita esprimo Anno Hegirae, "en la jaro de la Heĝiro". Jaroj antaŭ la Heĝiro estas skribitaj BH. Ne estas jaro Nulo.

Post Heĝira kalendaro havas du tipojn.

1- Luna post-heĝira, kiun uzas plej multaj arabaj kaj islamaj landoj, baziĝas sur la rondiro de la luno ĉirkaŭ la tero. Por ŝanĝi tian jaron en la kristanan uzu jenan formulon: y = x + 621,54 – 3x/100, en kio y = kristana jaro kaj x = luna post-heĝira jaro.

2- Suna post-heĝira jaro, kiun uzas irananoj kaj kelkaj aliaj landoj, baziĝas sur la cirklo de la tero ĉirkaŭ la suno. Ties formulo estas: z = x − 3 * x/100, en kio z = post-heĝira suna jaro kaj x = post-heĝira luna jaro, kondiĉe ke oni rezignu la decimalaĵojn post la x/100.

Kiam oni ne substrekas, ke la jaro estas suna aŭ luna, se temas pri malnovaj islamaj tekstoj, oni celas la lunan.