Marmoro

Marmoro

Marmoro estas kristaliĝinta polurebla, kompakta kalkŝtono (malofte dolomito), ofte enhavante kolorajn vejnojn. Ĝin farbas la malpuraĵoj, ekz. klorito donas verdan (cippolino), serpentino (ofikalcit) makulan koloron. Ĝi estas plej ofte malpurita per fera aŭ mangana oksido. La plej valora estas la blanka marmoro, uzita en la antikva epoko por skulptarto, en konstruado.

Laŭ Francisko Azorín marmoro estas Malmola, polurebla kalkoŝtono, uzata por konstruado k. skulptado.[1] Li indikas etimologion el la greka marmaros, marmairo (brila) kaj de tie la latina marmor. Kaj li aldonas la terminojn marmoristo, por persono, kiu prilaboras marmoron; karara marmoro, greka marmoro, nigra marmoro.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 132.
  2. Azorín, samloke.