Mezepoko

Preĝejo de Sankta Mikaelo en Hildesheim
Mezepoka fortikaĵo en Carcassonne, Francio

Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": nome klasikan civilizon, mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517.

Dum la Romia imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia imperio (kutime nomata la Bizanca imperio de modernaj eŭropanoj).

La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado, juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identecon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito.

Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.

La disvastiĝo de kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054).

Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Krucistoj; Krucmilitoj estis grava elemento de la mezepoko